ESPERANTO
És íme egy újabb recenzió:
Frandajo por la roman-legemulo
Recenzo de Donald Broadribb (fragmento)
SERPENTOJ EN LA PUTO
de István Nemere. Eld. Sezonoj, Kaliningrado, 2009.
Nova romano de István Nemere estas senescepte frandajo por la leganto. Ciam temas pri libro origine verkita en esperanto; la autoro estas bone konata inter ni pro pli ol dudek tiaj verkoj, kun tre variaj intrigoj; la intrigo de ciu nova verko estas kutime aktuala. Car István Nemere estas la autoro de plurcent (!) verkoj eldonitaj en la hungara lingvo, en Hungario, ni povas certi ke temas pri talenta verkisto.
Ci tiu estas atentonkapta priterorisma romano. En nenomita urbo granda, kiu evidente povus esti iu ajn granda urbo en iu ajn grava okcidentkultura lando, jam delonge fundamentismaj islamanoj teroras la popolon per amasmortigaj eventoj – eble ne lau la skalo de la 11a de septembro en Usono, au la trajnatakoj en Londono, sed tutegale timigaj. Interplektitaj estas la agadoj de diversaj grupoj kaj personoj: Omar kaj Isabel; anoj de oficiala kontrauterorista grupo de la urbo; cefteroristo Abu Mussa; kaj diversaj aliaj individuoj. Inter Omar kaj Isabel estas amafero, komplikita pro sekreto kiun mi ne volas antaukonigi al vi. La progreso de la intrigo estas klara, preskau nenio estas kasita disde la leganto (nu, nur kelkaj gravajoj).
La libron bele eldonis Sezonoj, malmultegas miskompostajoj. La lingvajo estas bona, lingvaj eraroj au misajoj malabundas. Nur min genis la regula uzo de la vorto gis kun la senco dum, versajne hungarismo ne elsarkita de la eldonisto. Kelkfoje mi devis heziti kaj primediti la intencitan signifon de gis en iu au alia specifa frazo. Sed nur tiun unusolan kritikon mi povas fari pri la lingvajo.
Bone, do, mi plenumis mian devon priskribi la evidentajojn rilate al la libro. Krome mi aldonu ke mi multe guis la legadon, kaj ke kvamkam la intrigo progresis lau la kutima maniero de misteroromanoj, tamen la kulminan agon fine de la romano oni povas nur antaukonjekti; kaj pro onia emocia ligigo al la rolantoj en la verko, oni iom senspire atendas trovi la karakteron de tiu kulmino. Do sukcesa rakonto.
Nun pri la pli gravaj koncernoj. Guste kio konsistigas terorismon? István Nemere sufice klare prezentas la diversajn opiniojn pri tio. Cu temas pri religia konflikto? Cu politika konflikto? Cu vengemo de unu partio kontrau alia partio? (Se tiel, cu ambau partioj pravas? Se nur unu pravas, do kiu? Au cu ambau malpravas?) István Nemere prave komparas la iamajn krucmilitojn kun la moderna islamana terorismo, kaj atentigas ke simpla klarigo de la problemo ne eblas. Same kiel la krucmilitoj nur periferie estis kauzitaj de religia fervoro, sed tre grave instigis ilin politika/komerca avidemo, malantau la nuntempa terorismo pretendita religia fervoro maskas diversmotivajn celojn de plejparte sendependaj grupoj, kiujn kunligas nur detruemo. Lau mia propra opinio – mi emfazas ke cies opinio pri la temo neeviteble estas tre subjektiva, tial mi kaj István Nemere ne plene interakordas pri la afero, kaj mi neniel volas insisti, ke mi pravas kaj li malpravas – sajnas al mi, ke István Nemere iom tro gloras la laudindajn karakterizajojn de la „okcidenta” mondo, kaj nesufice emfazas la pozitivajn kontribuojn de la araba mondo en la mondhistorio.
A Vismar eszperantó nyelvű változatának recenziója.
Megjelent: Franciaországban, a La Gazeto 144. számában.
Megjelent: Svájcban, a Literatura Foiro 241. számában.
MARGENE DE "LA BLINDA BIRDO"
La tuta densa kaj atentokapta intrigo de la romaneto de NEMERE, La blinda birdo, disvolvigas en la "Suda Respubliko", kies rimarkindaj urboj estas Pretville, Yoburg, Ribeto... En "Skandio" ne rolas urboj, okazas tie nur retroscenaj dialogoj. "Suda Respubliko" samkiel "Skandio" estas imagajoj, kies modeloj facile rekoneblas. La cefpersono, Sven Viborg, estas tridek-nau-jara blonda civitano de Skandio, verkisto kaj asidua ceestanto de internaciaj beletraj kongresoj. Antau kelkaj jaroj, dum tia kongreso, li amikigis kun sud-respublika nigrulo, Govan Dyebo, ankau verkisto, kiun li invitas en sian hejmon. Dyebo rakontas multon, dum siaj restadoj en Skandio, pri la diktaturo rasisma severanta en la Suda Respubliko. Li ofte ekkoleras dum tiuj interparoladoj kaj, almenau tiel sajnis al Viborg, farigas ec maljusta al bonkoraj, pacemaj, blondaj skandianoj:
"...viaj prauloj estis multe pli batalemaj, ol vi, hodiauaj posteuloj. Ili prirabis dekkelkajn landojn, kelkcent urbojn, venkis multajn armeojn, veturigis flotojn al foraj bordoj... Mi legis la historion de Skandio..." (p. 36)
"Do, nun vi, skandianoj povas jam permesi por si la lukson ne aligi al aliancoj kaj kvankam vi havas fortan armeon, defore vi nur observas la konfliktojn". (p. 37)
"Kolerigas min tiu via libero. Samtempe almenau tiel multe mi koleras pro tio, ke mi ne scipovas klarigi al vi, kio min dolorigas. Mi ja diras tion, tamen vi, skandianoj, ne komprenas tion. Guste tial vi ne povas kompreni tion, car vivas vi ci tie, kaj tiel ci… Ofte sajnas al mi, ke mi veturis al alia planedo, kie same vivas homoj, sed... En Skandio mi povas iri cien, povas renkonti kiun mi volas kaj rajtas-povas diri al li, kion mi volas. Ci tie ne estas eterna singardo, antauzorgo, timo de certa puno. Alia mondo, mi diras ja, tute alia mondo..." (p. 37)
La konversacioj kun Dyebo hantas la memoron de Viborg, kiam li alvenas en la Suda Respubliko, por informigi pri la sorto de sia amiko arestita. Li volus iel helpi, se eblas. Li rapide ekscias, ke en Suda Respubliko blankulo ne rajtas esti amiko de nigrulo kaj, ke helpi Dyebo'n laulege, respektante la nauzajn suda-respublikajn legojn, tute ne eblas. Li, vole-nevole, estas entrenata en agadon eksterlegan. Kaj, de aventuro al aventuro, li ekkonscias, ke la diktaturo ne estas ia provizora akcidento en totalisma stato, sed ke gi ja estas la esenco mem de la totalismo.
La priskribo de ci tiu interna evoluo de Viborg estas la kerna valoro de la rakonto. Ni memoru, ke La blinda birdo estis eldonita en 1983a, en lando ankorau totalisma, kie klami sian malamon al diktaturo, priskribi ties ci animmortigajn efikojn, ne estis sendangere. Kiam Nemere diras pere de Dyebo, ke:
"Vi ne scias, kio estas diktaturo, Sven. Estu vi felica - kaj vi estas felica, nur vi ne scias pri tio - car en via lando oni pagas neniun por esti via malamiko. Cu vi komprenas? Ce ni, en la Suda Respubliko, malamiko estas la policisto, la soldato, la oficisto, la estroj. Ciu policisto, ciu soldato, ciu oficisto... Ni rigardu ekzemple la oficistojn. La tuta sistemo estas tiel konstruita, ke gi registras ciujn vivsignojn de la statanoj. Neniu povas sin kasi, la registaro cion scias kaj ekscias pri ni. Oni faris artefaritan, tro grandan burokratismon. Ties celo estas: ke la statano perdu kiel eble plej multan tempon ce la arango de ec plej simplaj aferoj. Do, restos por li tre malmulte da tempo kaj energio por pensi, eble ribeli. Estas malmulte da vendejoj, malfacile oni povas akiri mangajojn kaj aliajn varojn. La trafiko estas malrapida, ce ciu paso oni batigas al barieroj. Mi ripetas: por tio, ke la homoj jam ne havu forton fari ion ajn pozitivan au kontraustatan." (p. 67)
tiam li plie pensigas pri la tiama Hungario, ol pri (se vere tiun li celis) apartisma Sud-Afriko kie, en 1983a, ja estis multe da vendejoj kaj oni povis akiri mangajojn kaj varojn multe pli facile ol en iu ajn 'popoldemokratio". Mi jam sciis, ke Nemere estas bona verkisto; mi nun aldonu, ke li estas kuraga verkisto... kaj ce verkistoj la kurago pli ofte mankas, ol la beletra kapablo. Cetere la svitparfuman verkistan timemon Nemere ekvipas kaj en Skandio, kaj en Suda Respubliko. En Skandio li surscenigas kolegon kiu provadas, gis la momento de la forflugo de la avio, deturni Viborg-on de lia savekspedicio:
"...mi timas, ke vi havos multajn klopodojn. Ne forgesu, mi dekomence opiniis, ke vi devus tion ne fari, eble pli rapide ni ekhavos rezultojn, se ni ne tusas la aferon". (p. 7)
En Suda Respubliko:
"La blankaj verkistoj timas pro la propra hauto, ilia organizajo pleje strebas por tio, ke la registaro neniam suspektu ilin." (p. 33)
Tiun saman klarvidan analizon de la blanka terorismo ni retrovas en dialogo inter Viborg kaj maljuna advokato sud-respublika:
"- Sed la tribunalo... proceso... verdikto - gemis Sven konfuzita.
- Ne ridigu min, kara sinjoro. En iu diktaturo ne estas ebleco por jure ripari la kontraulegajn agojn faritajn de la instancoj de tiu diktaturo - ja ankau la juraj kaj justicaj instancoj estas en la manoj de la sama grupo politika... Ci tie ciu institucio kaj unuopa homo estas en la nelimigita posedo de la registaro. La stato estas la plej ega teroristo kaj la statanoj estas giaj ostagoj." (p. 59)
Same kiel en ciuj statoj de la mondo, dirus cinikulo. Tamen, en demokratiaj landoj, en kiuj la juropotenco estas, almenau teorie, disigita de la plenumpotenco, la civitanoj rajtas konservi sian iluzion, ke, ce ili, ne tiel estas, kaj ili ne povas kredi, ke tiel estas ce la aliaj. Ankau Viborg volus trudi siajn iluziojn skandiajn en Suda Respubliko, sed
"...fremduloj ciam batigas al muroj. Simile al flugema birdo blindigita." (p. 57)
De tie la titolo de la verko, kaj tiel komencigas la suspensoplenaj aventuroj rakontitaj en lingvo klara kaj bildorica.
Multaj esperantaj verkistoj opinias, ke ili rajtas transformi la bazalton de nia lingvo en pli facile manipuleblan sapostonon. Nu, poetoj kaj verkistoj, kvankam ili rajtas eluzi ciujn kasitajn kaj malkasajn eblojn de la lingvo, ne rajtas profani ties esencon. Tion ci Nemere scias pli bone ol iu ajn. Li utiligas nur la ekzistantan norman esperanton. En lia lingvajo ne ekzistas 'fakultativa akuzativo". Li tiel timas gin, ke foje li plifortigas la akuzativigon de fremdaj nomoj. Li skribas, ekzemple:
"...oni malliberigis Govan-on Dyebo-n." (p. 42)
Li ne trouzas la '15-an regulon'. Anstatau eblaj neologismoj li kreas novajn formojn, ofte surprize belajn, el la stofo mem de la lingvo. Relegante La blinda birdo-on, min ravis, pli ol je la unua trovora ellego, la oftaj kunordigaj kunmetajoj de Nemere. Mi pasigis horojn sercante iliajn precizajn referentojn, konceptojn ofte ne facile eldireblajn en la franca kaj en la angla. Ili certe estas kaprompiloj por tradukistoj, kio provus, se tio endus, ilian esperantecon. Jen kelkaj ekzemploj:
"...poste per movo *enua-senvola li stampis la pasporton..." (p. 23)
"...sed eble ankorau pli frue mi sukcesos ion savi el mi, skribi sur paperon, *porti-ensteli en la cerbojn de aliuloj..." (p. 73)
"En Skandio mi povas iri cien, povas renkonti kiun mi volas kaj *rajtas-povas diri al li, kion mi volas". (p. 37)
"Jen, ci tie mi *veturas-iras, *pusanta-portanta surdorse la kloson de la ekzisto". (p. 37)
"...Ja ciuj nigruloj *havas-havis iun familianon au amikon sian, kies morton ili devos vengi". (p. 75)
"Kvazau ec la voco de Govan estis nigra, gi krozis en malhelaj cambroj, *cirkauis-katenis Anne-on kaj Sven-on, ili ne povis jam liberigi." (p. 17)
"...centmil radhavaj ladkestoj *bruas-fetoras tien-reen..." (p. 37)
".. *malantaue-apude du *botaj-armilaj uniformuloj pasantaj samtempe..." (p. 54)
Ankau la kunmetajoj de Nemere ofte malbanalas. Jen, ekzemple:
"Poste li akiros la specialan *famo-sojlon, malantau kiu li jam ne devos veturadi al kongresoj." (p. 10)
"...li *kridiris la veron..." (p. 12)
".. .fiera kiel pavo, atendante gratulojn de farbitaj inacoj, blankharaj *kvazau-liberaluloj" (p. 12)
"Pli malproksime estis tavolo violblua, kaj du maldikaj *nubcifonajoj." (p. 23)
"...koncentrejoj kovras la surfacon de la planedo, nigraj markoj de la *perfortvariolo". (p. 15)
"De tempo al tempo iu auto *lumtriangulon sovis antau si." (p. 24)
"Plenverda *vivmilionaro etendigis de asfaltvojo gis asfaltvojo." (p. 32)
"...la vorto estis *kruelharda diamanto vitron fendanta". (p. 34)
"...la rideto estas *glacimasko alfrostiginta al lia vizago...." (p. 42)
"...la automata malfid-centro en la cerbo tuj alarmas nian konscion, demandante: kio kasigas malantau tio, kio povas esti la vera celo..?" (p. 61).
Mirinde estas kiom da novajoj oni trovas, kiam oni relegas libron! Mi emus aserti, ke la vera ellegado de iu verkajo estas la dua. Malfacilas ne konsenti kun Nemere, kiam li diras:
"...bonan libron oni devas legi tiel, kiel oni... banas sin. Ni ne povas diri: 'unufoje mi jam banis min, do pli multe mi ne faros tion...' Ja bonan romanon oni devus legi ofte, enmergi sin en gin kiel en varmegan akvon, preni en la cerbon ciujn temojn, kiujn la autoro provis planti el la sia - en nian cerbon..." (p. 53)
La blinda birdo ja meritas tian tempoferon!
Eugene de Zilah
(La recenzo aperis en LA GAZETO, Francio, numero 132, la 31-an de oktobro 2007.)
István Nemere (nask. 1944) estas la plej konata hungara verkisto. Liaj libroj legeblas en 10 landoj, en 14 lingvoj, en 11 milionoj da ekzempleroj.
Vidu la Esperantan bibliografion!
Esperanta bibliografio (originalaj verkoj en la internacia lingvo)
1. La naua kanalo. Novelaro. 1982. Budapesto, HEA.
2. La fermita urbo. Romano, 1982, Budapesto, HEA.
2000-ben 2. kiadás.
3. La blinda birdo. Romano. 1983, Budapesto, HEA.
1987-ben 2. kiadás.
4. Sur kampo granita. Romano. 1983, Budapesto, HEA.
1987-ben 2. kiadás.
5. Febro. Romano. 1984. Budapesto, HEA.
6. La Monto. Romano. 1984. Budapesto, HEA.
7. La alta akvo. Romano. 1986. Budapesto, HEA.
8. Sercu mian songon. Romano, 1987. Budapesto. HEA.
9. Terra. Romano. 1897. Budapesto, HEA.
10. Dum vi estis kun ni. Romano. 1988. Budapesto, HEA.
11. Vivi estas dangere. Romano. 1988. Budapesto, HEA.
12. Vi povas morti nur dufoje. Romano. 1989. Budapesto, HEA.
13. Krokize de mia gardeno. Novelaro. 1992. LF-KOOP, Svislando.
14. Pigre pasas la nokto. Romano. 1992, Fenikso (Danlando)
15. Nesto de viperoj. Romano. 1994. Moskvo, Impeto.
16. Amparolo. Novelaro. 1997. Svedio, Alfabeto.
17. Sercu, kaj vi trovos! Romaneto. 1999. Svedio, Alfabeto.
18. Vizito sur la Teron. Romano. 2001. Moskvo, Impeto.
19. Krias la silento. 2002, Eld. Bero, USA.
20. VISMAR 2008, Europa Jura Universitato Justa, Moskva
21. Jesa. 2009, Impeto-Europa Jura Universitato, Moskvo.
22. Serpentoj en la puto, 2009. Sezonoj, Kaliningrado.